La patro, ĉi heroo kun rido tiel flata, sekvate de husaro, ol ĉiuj pli ŝatata de li pro l' granda bravo kaj pro l' statur' giganta, estis post la batalo, vespere, trarajdanta sur kamp' kadavroplena, sur kiu nokt' ekkuŝis. L' orelojn en la ombro malforta bru' ektuŝis. Hispano de l* venkita armeo rampis tie sur flanko de la vojo, sangante, agonie, stertore, ĝeme, pale, jam pli ol duonmorte. "Kompaton! Trinki, trinki!" — ekkriis li malforte. Al la husar' fidela kortuŝe nun etendis la patro rumbotelon, kiu ĉe l' selo pendis, kaj diris: "Donu trinki al ĉi vundit' mizera!" Subite, ĝuste dum la husaro, jam surtera, sin super lin alklinis, la homo, spec' de Maŭro, pistolon sian kaptis kaj celis li en kaŭro al frunto de la patro, kriante: "En inferon!" Proksime fajfis kuglo, ke la ĉapel' sur teron defalis, la ĉevalo ekstumble sin retiris. "Nu, donu al li tamen por trinki" — patro diris. |